Читать «Учебник языка эсперанто» онлайн - страница 31

Б Г Колкер

- Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu cxambro!

- Mi treege sxatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraux mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio "Libron de amo" - gxi estas tre originala eldono.

- Kies portreto gxi estas?

- Gxi estas fotoportreto de Lazarj Markovicx Zamenhof, auxtoro de Esperanto.

- Cxu vi mangxas en la kuirejo?

- Jes, ni preferas mangxi tie. Tial gxi estas samtempe nia mangxocxambro. Tie estas tableto, bufedo kaj segxoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaux nelonge ni acxetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaux bancxambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.

- Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.

- Jes, jes. Venu al mi postmorgaux vespere.

- Mi dankas. Mi plezure venos. Cxion plej bonan!

- Gxis baldaux!

Задания

6.1. Что означают следующие слова?

dormeti mangxegi respublikano multobligi duonigi varmigi nuligi cxirkauxigi pligrandigi altabligxi ekzamenigxi esperantistigxi edzinigxi ellitigxi decxevaligxi intervidigxo muzikilo elektrovarmigilo respeguli interrigardi fotigxo gasakvo porinfana magazeno mangxejo lekciejo rozejo tenisejo malsanulejo malvera alinacia antauxa gxisiri kunmeti postparolo travivi vespermangxo montrofenestro senbiletulo senelirejo pri-ama romano malforta neforta senforta taglibro senedzinulo

6.2. Переведите сочетания:

mangxi sen apetito sen fino li sidis sen rigardi min iri tra la cxambro je la nauxa horo je tri jaroj pli juna malpliigi je duono sur balkono junulino kun teko inter la fenestroj gxis la mateno cxe la pordo antaux dormo bildo de hundo en la lernejon paroli en la nomo de la direktoro kelke da floroj el tio cxi ni vidas jenon rigardi per televido (= televidi) fari la laboron dum kelkaj horoj veni post naux tagoj iri por akvo instrui matematikon al infanoj (= instrui infanojn pri matematiko) labori cxirkaux ok horojn rigardi al la tabulo libro pri geografio iri al la laborejo esti horlogxe akurata

6.3. Переведите фразы:

Cxu esti aux ne esti? (Sxekspiro). Prefere malgxoja fino, ol malgxojo sen fino. Prefere ellerni facilan lingvon bone, ol malfacilan malbone. Ni mangxas por vivi, sed ne vivas por mangxi (Kvintiliano). Sagxulo sxatas lerni, malsagxulo sxatas instrui. Ne instruu min vivi! (I. Ilf kaj J. Petrov). Lernu juna - vi scios maljuna. Amu domon novan kaj amikon malnovan. Lerni neniam estas malfrue. Pli bone malfrue, ol neniam (Titus Livius). Ecx la plej longa tago havas finon. Ne la jaroj maljunigas, sed la vivo. Kiu ne petas, tiu ne ricevas. Kio farigxis, tio jam ne refarigxos. Scio estas ilo, sed ne celo (L. N. Tolstoj). Cxio havas sian "sed" kaj "se". La vespero montros, kia estis la tago. Kiu scipovas paroli, scias ankaux, kiam necesas paroli (Plutarhxo). La vivo estas mallonga, necesas rapidi (N. I. Vavilov). La filo ne igxos bona nur tial, ke la patro estas bona. Malbonaj libroj povas malbonigi nin same, kiel malbonaj kamaradoj (G. Fielding/FIlding). Li estas nuloble nul. Se vi demandas, faru sagxajn demandojn. Diru al mi, kio estas via amiko, kaj mi diros, kio estas vi (M. Cervantes/ServAntes). Dum ni vivas, ni vivu! Kiu diras "a", tiu diru ankaux "b". Mi ne povas doni al vi tiom, kiom vi volas. Infanoj estas floroj de la vivo (A. M. Gorjkij). La amo estas pli agrabla, ol la geedzigxo, cxar la romanoj estas pli interesaj, ol la historio (S. Chamfort/SxamfOr). Tio ne povas esti, cxar tio povas esti neniam (A. P. Cxehxov). Ankaux morgaux estos tago. Unue kontrolu, poste parolu. Edzigu filon, kiam vi volas, - edzinigu filinon, kiam vi povas. Faru antauxe kion vi devas, poste kion vi volas.