Читать «Учебник языка эсперанто» онлайн - страница 30

Б Г Колкер

6-9. Глагол с суффиксом -ig- всегда требует после себя слова в винительном падеже, с суффиксом -igx- никогда: Sciigu min pri tio <Уведоми меня об этом>; Sciigxu pri tio <Осведомись об этом>.

6-10. Суффикс -ej- означает "место, помещение": lernejo <школа>, dormejo <спальня>, oficejo <место службы>, <учреждение>; Acxetu cxevalon kaj nur poste faru cxevalejon <Купи коня и лишь потом делай конюшню>.

6-11. Суффикс -il- означает "орудие, инструмент, средство": sonorilo <звонок>, malvarmigilo <холодильник>, liniilo <линейка>, dormigilo <снотворное>, komputilo <компьютер>.

Словоупотребление

6-12. Обозначение времени на часах. Слово, обозначающее час, является порядковым числительным, перед ним употребляется артикль: Kioma horo estas? <Который час?>; 6.00 - estas la sesa horo; 6.30 - estas la sesa kaj duono (= kaj tridek); 6.45 estas kvarono antaux la sepa; 6.58 - estas du minutoj antaux la sepa; 7.08 - estas ok minutoj post la sepa; 7.15 - estas kvarono post la sepa.

Для указания на определенный момент времени употребляется предлог je: Je kioma horo vi venos? - Mi venos je la dua horo <В котором часу ты придешь? - Я приду в два часа>; je duono post la dua <в половине третьего>; je kvin minutoj antaux la dua <без пяти два>.

Текст

La logxejo de Nikolao

- Andreo, je kioma horo ni devas esti cxe Nikolao?

- Je duono post la sepa.

- Ni malfruas, cxar estas jam dudek kvin minutoj antaux la oka.

- Via horlogxo rapidas. Ni venos pli-malpli gxustatempe.

- Cxu vere?

- Mi certigas vin, Nina. Ni baldaux alvenos. Estas gxuste lia kvartalo. Cxu vi vidas la nauxetagxan domegon kun la numero 215? Tie logxas Nikolao.

- Nu, fine! Jen surskribo sur la pordo "Logxejo numero 153". Sonorigu!

- Bonvenon, karaj gastoj! Andreo, donu al mi vian tekon aux metu gxin tien. Eniru kaj sidigxu! Estu kiel cxe vi hejme! Cxu mi montru al vi la logxejon?

- Jes, certe. Kiam vi enlogxigxis en la domon?

- Antaux du kaj duona jaroj (= antaux du jaroj kaj duono, = du jarojn kaj duonon antauxe). Tiam la distrikto estis tute nova, ecx sen trolebusoj. Mi volas, ke vi rigardu tra la fenestro. Tie estas magazeno, kiu malfermigxis antaux kelkaj tagoj en nia strato.

- Cxu tio cxi estas komuna cxambro?

- Jes. Ni metis tien cxi divanon, tablon, segxojn kaj televidilon. Cxe la fenestro estas multe de floroj.

- Tio cxi estas dormocxambro kun litoj kaj spegulhava sxranko. Cxu tiu cxi pordo eliras sur la balkonon?

- Gxuste. Kaj tio estas kabineto.

- Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afisxo pri internacia Esperanto-kongreso.