Читать «Учебник языка эсперанто» онлайн - страница 15

Б Г Колкер

Словообразование

3-15. Предлог может употребляться в функции приставки и называется в таком случае полуприставкой: internacia <интернациональный>, <международный>, interplaneda <межпланетный>, enpartia <внутрипартийный>, kunlabori <сотрудничать>, kunsidi <заседать>, dumkongresa <происходящий во время конгресса>.

3-16. Приставка mal- придает слову противоположное значение: ricxa <богатый> - malricxa <бедный>; malbone <плохо>; malagrable <неприятно>; malplezuro <неудовольствие>; malkomforto <дискомфорт>, <неудобство>; malprogresi <регрессировать>, <приходить в упадок>; Estas malfacile diri <Трудно сказать>; Nia domo estas negranda, sed ankaux ne malgranda; Sxi havas malbonan karakteron.

Пунктуация

3-17. Знаки препинания можно расставлять так же, как и в русском языке.

Текст

Ni lernas Esperanton

- Bonan tagon, Andreo!

- Saluton, Nikolao! Mi volas konatigi vin kun Nina.

- Tre agrable. Cxu ankaux vi lernas en la universitato?

- Ne. Mi laboras. Cxu vi estas studento?

- Jes. Mi lernas kun Andreo en la sama grupo. Kio estas nova?

- Nina diris al mi, ke hodiaux vespere en la centra kulturdomo estas la unua leciono de Esperanto-kurso.

- Kio estas Esperanto?

- Cxu vi ne scias? Gxi estas internacia lingvo, facila, bela kaj ricxa. Ni povas lerni gxin dum mallonga tempo.

- Dum kiom da jaroj?

- Necesas nur kvar-kvin monatoj por lerni la bazon de la lingvo. Nu, kiel? Cxu vi volas lerni Esperanton?

- Jes. Kun granda plezuro. Kaj Nina?

- Ankaux sxi. Kaj du knaboj Sasxa kaj Jxenja. Ili estas sxiaj fratoj.

Задания

3.1. Что означают следующие слова?

malnova maljuna nejuna nemaljuna metalisto realisto motoristo portretisto auxtomobilisto medicinisto radiisto laboristino partia momenta dua hodiauxa jesa longo grando afisxi sporti lernojaro filmaktoro metalohxemio auxtomotoro motorvagono sistemotekniko triprograma triprocenta novmoda muzik-pedagogia instituto unuaklasa scivola scipovi

3.2. Переведите сочетания:

diri al la kapitano de tago al tago miliono da faktoj dum koncerto dum laboro mi ne vidis vin dum longa tempo dum kunsido inter ili por knabinoj programo por tago romano en la franca lingvo lerni en vespera kurso labori kun plezuro domo kun kvin etagxoj vidi sur la plano heroo de nia tempo

3.3. Переведите фразы:

Esperanto estas la lingvo por ni. Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj (F. Schiller/SxIler). Kritiki estas tre facile. Kiun daton ni havas hodiaux? - Hodiaux estas la kvara (tago) de majo. Kie vi lernis por esti hxemiisto? - Same kiel Pauxlo, mi lernis en la Moskva universitato dum kvin jaroj. En la bona malnova tempo. Li diras "jes", sxi diras "ne". Cxu ankaux vi scias, ke en la Esperanto-klubo estas interese? - Jes, mi scias: de tempo al tempo mi estis inter esperantistoj kune kun mia frato Danielo. Kiom da jaroj havas via fratino Helena? - Sxi estas malgranda, nur trijara. Ili laboras kaj laboras, sed ili ne havas bonajn rezultojn. Mi ne scias, kio estas necesa por havi bonajn rezultojn; mi scias nur, ke necesas tempo. Cxu la interleciona pauxzo estis mallonga? - Ne, gxi estis longa. En la unua vespero mi vidis lin, lian fratinon kaj liajn fratojn; sur lia fratino estis bela palto. Bertalan Farkasx estis la unua kosmonauxto-esperantisto. Unue necesas voli, due necesas povi. Bonan novan jaron al vi! La tempo laboras por ni (W. Gladstone/GlAdstouxn).